Anstataŭigo de "libero" mi rare farus en tradukado, pli bone "disde" aŭ alia markilo.
Simple la mensa asociado estas alia, kaj fakte multaj vortkombinaĵoj havas tiajn tutdiversaj eblecoj. Vortludoj tiaj ja ofte estas uzataj de profesiaj komediistoj/konferencistoj. Mi ne memoras trafan ekzemplon, sed laŭ ridoprovoka maniero fiŝmanĝaĵo / bebomanĝaĵo. Se oni devus pliprecizigi la lingvon, oni ne povas ĉesi. Pli bone akcepti tiun dualismon. Ĉu malpremo ne ankaŭ implicas liberecon, kaj ĉu ne libereco eĉ estas pli forta nocio? Eventuale uzu la manieron de aldono: "kontraŭfajra brigado" anstataŭ "fajrobrigado", do "disde" aŭ pli ekzotike "forlibero".
