--- On Sat, 19/6/10, f_sophia wrote:

>pistike65 skribis:

>> Mi ne memoras cxu iu en la magarau-diskuto iam uzis la vorton
>> "optativo".  Nome, se ni havus optativan finajhon, la solvo al la
>> onidira problemo estus ecx pli eleganta. Estu tu finajxo, ekz.,
>> -aux.

>> "Vivaux li longe!"
>> "Uzaux multaj la optativon!"

>Ĝi estus bona ideo, sed, bedaŭrinde, ĝi kontraŭas kun la Fundamento.

>Fakte, oni povas aldoni novan vorton, sed oni ne rajtas aldoni novan
>tenson aŭ modon, ĉu ne? :)

Nu, optativo ja efektive estas aparta modo, ĉu oni kuraĝas agnoski
tion aŭ ne.  Ĝi ankaŭ restas aparta modo kiam oni ĝin kontrabandas
misuzante kondicionalon aŭ imperativon: oni simple iomete kripligas la
menson de la lingvouzantoj, por ke tiuj ne rimarku la fraŭdon.

Ekz-e, mi ĵus legis pri uzo de optativo en jura teksto suomlingva:

The Finnish optative expresses formality. For example, the ninth
Article of the Universal Declaration of Human Rights begins with

"Älköön ketään pidätettäkö mielivaltaisesti",
"Not anyone shall be arrested arbitrarily",

where älköön pidätettäkö "shall not be arrested" is the optative of ei
pidätetä "is not arrested".

Maleblus kompreni la anglan formon el la normala indikativa signifo de
"shall (not) be" -- ĝi estas aparte studenda, kaj poste speciale
malkonfuzenda disde la homonimia indikativo.

Sed estas alia afero, ke alartan modon oni ne nepre bezonas esprimi
per sufikso (kiel en la praaj lingvoj), aŭ per finaĵo (kiel proponas
Iŝtvan).  La publiko multe pli facile akceptus formadon per modala
vorto.  Kroma avantaĝo estus, ke oni konservus la tri tempojn, kaj tio
utilas, ĉar la deziro povas temi pri diversaj tempoj.

Ekz-e la pola uzas por tia funkcio la vorton _oby_.

-- 
Sergio



      

Rispondere a