Karaj,

ricevinte la hodiaŭan Vorton de la Tago de lernu.net, "taŭzi", mi
tralegetis la prian artikolon en ReVo.

Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe, kaj nun mi komprenas, ke esence
temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por
la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue
malkonfuzi harojn".

Ĉu oni misskribis "malkonfuzi" celante "konfuzi", aŭ ĉu la difino
ĝustas kaj mi esence miskomprenas la signifon de la vorto?

Amike,

-- 
Fabio

Rispondere a