Min interesas, ĉu titolo de scienca artikolo "Al la demando pri ..."
estas komprenebla internacie, aŭ oni nepre aldonu vorton
"kontribuaĵo": "Kontribuaĵo al la demando pri ..."?

(Bv. ne proponi koncizan formon "Pri ..."; mi mem scias, ke la supre
menciitaj formoj estas balastaj, sed tio estas afero de imitado de la
stilo de la originalo, kiu siavice intence kaj konscie uzis tian
stilon).

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html

*** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html
*** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html

Rispondere a