En KL por wizard troviĝas agordilo: "Programo helpanta la uzulon agordi
programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".
La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila
sed pli ĝenerala:
"wizard 2 (computing) a help feature of a software package that
automates complex tasks by asking the user a series of easy-to-answer
questions."
t.e. helpa trajto de programaro kiu aŭtomatigas kompleksajn taskojn
demandante al la uzanto serion da facilaj demandoj. Do ne nur por
"agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".
Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: "persono kies profesio
estas asistado". Se ni preterlasas la "stultaĵon de Redmond" (Tim) la
homecon malaperas, ĉu ne?
Al mi ŝajnas ke helpanto estas pli taŭga.
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]