Tim:

> mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon

> PS Mi intence enmetis la vorton "ĉikaze" ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu
> ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?

Nenio aparte ŝoka pri tio. "Ĉi-kaze" (aŭ "ĉikaze") = "en tiu ĉi kazo".
Tamen klasike oni uzu "okazo": "en tiu ĉi okazo" = "ĉi(-)okaze". La
vorto "kazo" havas origine nur signifon gramatikan, juran kaj medicinan.
Sed multaj uzas ĝin nun pli vaste. Mi ne konsilas tion imiti, sed
temas pri tre ofta nuntempa uzo, kaj tial mi tion ankaŭ ne kondamnas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to