On 31 Mar 2006, at 21:49, Leo De Cooman wrote:
Tim skribis:
Kiel ni esperantigu "extension" en la kunteksto de
telefonnumeroj? ...
Tiusence (laux la sistemo en nia lando) oni ne rajtus diri ke gxi
estas "kroma", nek "ekstra", nek "plia", nek "aldona", nek
"suplementa", ...
Tamen, en la kunteksto de OOo, ĝi ja ĉiam referencas kromaĵon,
ĉar ĝi aperos kiel etikedo de kampo post la telefonnumero, kiu povas
nur enhavi kromajn ciferojn. Se ne estas kromaj ciferoj, oni lasu
tiun kampon malplena, sed la ekzistokialo de la kampo estas por teni
"extension number", t.e. kroma, aldona parto de telefonnumeron.
Mi do kredas, ke ni ja rajtas -- eble, fakte, devus -- traduki
"extension" per vortumo, kiu enhavas la ideon de "kromaĵo",
"pliaĵo", ktp.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]