Tim: > Tamen, en la kunteksto de OOo, ĝi ja ĉiam referencas kromaĵon, > ĉar ĝi aperos kiel etikedo de kampo post la telefonnumero, kiu povas > nur enhavi kromajn ciferojn. Se ne estas kromaj ciferoj, oni lasu > tiun kampon malplena, sed la ekzistokialo de la kampo estas por teni > "extension number", t.e. kroma, aldona parto de telefonnumeron.
> Mi do kredas, ke ni ja rajtas -- eble, fakte, devus -- traduki > "extension" per vortumo, kiu enhavas la ideon de "kromaĵo", > "pliaĵo", ktp. Mi samopinias. Estu "kromnumero" au "kromciferoj" laŭ mi. Kion poste en konkretaj uzoj efektive signifos tiuj kromciferoj, tion ni ne povas antaŭvidi. La termino estu do kiom eble neŭtrala. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>