Tim:
LaunchPad ja estas labirinteca, mi konsentas. La adreso, kiun vi citas, estas por la baldaŭ eldonota versio de Ubuntu (t.n. "6.06 Dapper Drake"), kaj ni ĝis nun laboras pri la antaŭa versio (la "5.10 Breezy Badger").
Ŝajnas evidente al mi, ke oni nepre kopiu ĉiun prilaboraĵon el la antaŭa versio por la nova, sed tio ankoraŭ ne okazis por la nia. Mi jam demandis kiam tio okazos (kun kopio al [EMAIL PROTECTED]) sed ne venis respondo.
Eble ĉar oni nun febre preparas la aperon de "Dapper Drake". Mi povas kompreni, se la energio ne sufiĉas por atenti niajn petojn. Ĉiuokaze la Esperanta versio povos poste esti aldonita al "Dapper Drake".
Ĉiukaze, eĉ se la Ubunt'uloj pretas enigi la esperantigitan OOo-on en iun version de Ubuntu, laŭ mi ni devus klopodi mem kompili la programaron kun niaj tradukoj. Tiel, ni povos komenci la kontrollegadon kaj korektadon de la tradukoj, sendepende de aliuloj.
Nepre.
Krome, ni ne volas, ke uzontoj de OOo estu devigataj instali Ubuntu- on antaŭ ol povi profiti de nia laboro. Estos nia tasko disponebligi OOo-on por Vindozo, Makintoŝo (se eblas), kaj aliaj Linuksoj krom Ubuntu.
Jes. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>