Mi jam atentigis la respondeculojn de Rosetta pri tio, kaj oni promesis prienketi. Mi supozis, ke tiu problemo estas solvita nun, ĉar oni ja prilaboris la helpdosierojn, kreis novajn, ktp. por Dapper. Tamen, se la problemo ankoraǔ ĉeestas, ni devas reatentigi ilin.

Mi ne tuj sukcesas trovi mian lastfojan mesaĝon :o( do ni ne povas referenci ĝin, sed ĉu vi bonvolas sendi prian mesaĝon al rosetta- [EMAIL PROTECTED] (anglalingve, evidente).

Antaŭdankon.


Tim


On 28 May 2006, at 14:01, Joop Eggen wrote:

Mia KBabel opinias la sekvantan sintakson erara (deklivo plus linifino): | #: helpcontent2/source/text/smath/ 01/03091100.xhp#par_id3150263.29.help.text
| msgid "\\\\lceil, \\
| ceil"
| msgstr ""

Ĉu tio estu:
| msgid "\\\\lceil, \n"
| "ceil"
aŭ
| msgid "\\\\lceil, \\nceil"
?

Ĉar temas pri msgid, ĉi tiu afero eble bezonas iom pli da reserĉo.
La germanlingva de.po suferas de la sama eksportproblemo.

Krome la LaunchPada eksporto kelkfoje disigas deklivon de ĝia sekva signo,
disigas ekz. \" sur du linioj, sed tio ne estas problema por mi.

Antaŭ ol traserĉi aliajn retpoŝtajn arĥivojn / Ubuntu, eble iu el vi scias
ion?
Joop

        

        
                
___________________________________________________________
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http:// messenger.yahoo.de

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to