Tim Morley:
On 26 Sep 2007, at 04:20, Bertilo Wennergren wrote:
Rimarku, ke tute ne estas memkompreneble, ke verbigo de la O-vorto "skalo" (kun au sen IG au IĜ) donu verbon, kiu signifas "grandigi/grandiĝi/malgrandigi/malgrandiĝi (iele lau skalo)".
Eĉ forpuŝinte mian anglecon, mi ankoraŭ vidas klaran ligon inter ies skalo kaj ties grando,
Jes, klare.
kaj se oni ŝanĝas la skalon, oni ŝanĝas la grandon (aŭ almenaŭ la grandon de la aspekto).
Certe. Sed kial la verbo "skali" signifu "ŝanĝi skalon"? Tio estas sufiĉe nekutima verbigo. Ĉu ekzistas simila verbo (bazita sur O-vorto)?
Mi do ŝatus konservi la radikon "skal/" en nia traduko, eĉ se ni decidas, ke "skal(ig)i" ne precize taŭgas.
Sed tio lasas malferma la demandon de Bertilo: kiel do kiri? :o)
Eble la ĝusta vorto estas "regrandigi" (kaj "regrandiĝi"). Mi ne volas diri, ke mi absolute kontraŭas la vorton "skali" (aŭ "skaligo") por tia signifo. Sed eble alia vorto estas pli taŭga. La Komputada Leksikono enhavas la verbon "skali", sed donas la ĝi la jenan difinon: Ŝanĝi la mezurunuojn per kiuj estas esprimata grando por situigi ties variejon en intervalo postulata de la uzataj aparataro aŭ metodo. Kp normigi. Ĉu tio estas la celita ideo? Mi hezitas. Se jes, tiam ni almenaŭ havas aŭtoritatan verkon, kiu subtenas formon sen IG. Aliflanke povas esti ke "reskaligi" aŭ "aliskaligi" estas pripensinda varianto. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
