Bertilo:

>Jheromo:
>
> > 1e - la koncernaj vortoj pli multas.  jen en interreto:
> > 19500   agrikulturo
> > 568     agrokulturo
> > 12      kampokulturo
> > 11      kampkulturo
> > 11      agrokultivo
> > 0       kampokultivo
> > 0       kampkultivo
>
>Lau mi "terkultur(ad)o" estas la plej ofta kaj plej normala kunmetajho
>por tiu signifo. Bedaurinde "agrikulturo" estas pli ofta ol
>"terkultur(ad)o" en la Tekstaro de Esperanto (42 kontrau 15), sed
>"terkultur(ad)o" almenau estas pli ofta ol "agrokultur(ad)o" (7 trafoj)
>kaj "kamp(o)kultur(ad)o" (1 trafo).
>
>"Terkultur(ad)o" estas regula kunmetajho. "Agrikulturo" estas rajte
>uzata internacia vorto. Do, ambau estas bonaj.

Jes, kaj ambaux havu la largxan signifon, kiun havas similaj vortoj en 
naciaj lingvoj (agriculture, rolnictwo, sel'skoe hozjajstvo, 
Landwirtschaft...), nome inkluzivantan ankaux besto-/bruto-bredadon kaj 
koneksajn ekonomiajn okupojn. Tiun cxi tegmentan signifon oni tamen povas 
prezenti duarange, post la pli lauxelementa signifo "kulturado de tero".

Mi ne certas, kian rolon oni donu al "agrokulturo": NPIV identigas gxin kun 
la lauxelementa signifo (kulturado de "agroj", t.e. terkulturado 1), sed 
efektive la paronimeco agrokulturo/agrikulturo estas gxena, kaj mi ne vidas 
konvinkan argumenton por malpermesi, ke "agrokulturo" havu la saman 
sencovastecon ol "agrikulturo" kaj "terkulturo".

Marc




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a