Je 4/8/06, mjb0: > Bertilo: ...
>>"Terkultur(ad)o" estas regula kunmetajho. "Agrikulturo" estas rajte >>uzata internacia vorto. Do, ambau estas bonaj. Kaj ambaux estas egale malklaraj sence :( > Jes, kaj ambaux havu la largxan signifon, kiun havas similaj vortoj > en naciaj lingvoj (agriculture, rolnictwo, sel'skoe hozjajstvo, > Landwirtschaft...), nome inkluzivantan ankaux besto-/bruto-bredadon > kaj koneksajn ekonomiajn okupojn. Por mi tio ne estas evidenta. La germana Landwirtschaft estas pli bona. Ekz-e ruslingve estas regula kontrastigo: agro/tehxnika <> zoo/tehxnika. Se necesas distingi ruslingve aperas zoobredado (jxivotnovodstvo) kun subdividoj -- brutobredado (skotovodstvo), -- bestobredado (zverovodstvo -- ekz-e zibeloj) kaj aliflanke, vegetobredado (rastenievodstvo). Kaj mi ne certas, ke rizon oni kulturas en "kampoj" aux "agroj". Kaj la teaj plantejoj ne estas tre "agraj". ... > Mi ne certas, kian rolon oni donu al "agrokulturo": NPIV identigas > gxin kun la lauxelementa signifo (kulturado de "agroj", > t.e. terkulturado 1), sed efektive la paronimeco > agrokulturo/agrikulturo estas gxena, kaj mi ne vidas konvinkan > argumenton por malpermesi, ke "agrokulturo" havu la saman > sencovastecon ol "agrikulturo" kaj "terkulturo". Fakte, "terkulturado" sxajnas al mi preferinda, cxar malpli euxropocentrisma (por vegetobredado oni povas uzi ne nur "agro"jn, sed ankaux aliajn plantejojn). -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
