>Marc:
>
> > Mi konsentas. Gxi aperas tiele jam en PIV1 (nur cxe la substantiva
> > formo "navigado", ne cxe "navigi"). La opinio de Sergio estas
> > interesa, sed mi dubas, cxu la uzantoj de la lingvo obeas lian
> > regulon. Cetere NAVIGACI estas oficiala radiko (3a OA), do gxia
> > preciza signifo devus esti determinebla. Eble Bertilo havas
> > elementojn pri tio?
>
>En la 3a OA aperas la jeno:
>
> Navigaci/ navigation - navigation - Schiffahrt, Navigation -
> navegacion - navigaƧao - navigazione - nawigacja.
>
>(La lingvoj estas la Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala, Itala
>kaj Pola.)
Ha, interese! Se temas pri la latinidaj variantoj (inkluzive de la angla),
ili sxajne posedas ambaux signifojn. Mi dirus same pri la germana traduko,
kiu per du vortoj redonas la du signifojn (cxu germanparolanto povus
konfirmi?).
Male, kvankam mankas al mi la pola vortaro por kontroli, sxajnas, ke
"nawigacja" koncernas nur la duan signifon de la PIVa "navigado" (dum
"z.egluga" respondas al la unua, kaj al la rusa "plavanie" aux "sudohxodstvo").
Se ni povas pruvi, ke la oficialaj tradukoj ne estas inter si koheraj,
estos pli facile sekvi la vojon proponitan de Sergio.
Marc
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
