> Jurij:
...
>>2. Malgraux tio, ke ReVo sinonimigas vortojn "navigi" kaj "navigacii",
>>mi opinias inde sekvi Sergion Pokrovskij. Mi citas el liaj komentoj al
>>"La Majstro kaj Margarita":
>>=====
>>PIV atribuas al navigado du signifojn:
>>1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda au rivera navigado...
>>2. Metodoj, por difini la pozicion k kurson de sxipo aux aviadilo per
>>geometrio k nauxtika astronomio.
>>Lau subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas
>>navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa sxturman}, {Germana
>>Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.
>>=====
>>En ReVo tamen tiu dua signifo ecx ne estas indikita! Tio estas
>>korektinda. Almenaux indus mencii la duan signifon.
Fakte en la rusa kaj pola gxi estas la unua, kaj germane gxi sxajne
estas la sola.
La sxipira signifo estas ege malpli internacia, kaj havas kromsencojn
kiujn franco probable ne rekonos: temus ne tiom pri "sxipirado", kiom
pri "sxipira sezono"; en la Okcidenta Euxropo tio probable ne
aktualas, cxar la riveroj kaj maroj tie ne glaciigxas.
...
> Por diri mian opinion, mi preferas simplan sinonimecon inter NAVIG kaj
> NAVIGACI, ol subtilan paronimecon, sed ekzistas pli gravaj
> kriterioj.
Mi ne vidas tie "subtilan paronimecon", kaj tio ecx estas iom
malkohera de la flanko de Marc, kiu cxiam protestas kontraux derivado
per neoficialaj afiksoj. Se ni ne rekonas -aci estkiel sufikson (kion
mi malaprobus), tiam en la sistemo de Esperanto ne ekzistas tia
"paronimeco" -- la du vortoj estas tre malsimilaj. Ne malpli
malsimilaj, ol "rezigni" kaj "rezignacio" aux "rivolui" kaj
"revolucio" aux "progreso" kaj "progresio".
Bertilo:
>En la 3a OA aperas la jeno:
>
> Navigaci/ navigation - navigation - Schiffahrt, Navigation -
> navegacion - navigac,ao - navigazione - nawigacja.
>(La lingvoj estas la Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala, Itala
>kaj Pola.)
Jurio:
>Ha, interese! Se temas pri la latinidaj variantoj (inkluzive de la
>angla), ili sxajne posedas ambaux signifojn. Mi dirus same pri la
>germana traduko, kiu per du vortoj redonas la du signifojn (cxu
>germanparolanto povus konfirmi?).
Tamen gxuste la indiko de aparta vorto por "sxipiro" atestas, ke la
koncerna signifo estas fremda al la vorto germana. En la 20-voluma
enciklopedio (dtv-Brockhaus) kiun mi havas hejme, Navigation estas
priskribata sole nur kiel kursodetermino.
Mi opinias malbona trudi al Esperanto tiun mallogikan kaj
neinternacian konfuzon. Estas kiel postuli ke la cxefsenco de
"geometrio" estu "termezurado"; stranga atavismo.
Fakte, la difinoj en la PIV-oj estas ecx pli absurdaj: laux ili
"navigado" inkludas ankaux aviadon. Mi vidas nenian avantagxon en tia
stranga kaj nemotivita konfuzo. Aliflanke, gxi ne mencias veturadon
per auxtomobilo aux kamelo -- dum por vojagxo tra dezerto aux tajgo
oni ja bezonas havi navigaciiston en la tacxmento.
La konfuzo inter sxipiro kaj navigacio estas ia mediteranea apartajxo
-- sxajnas ke tie navigacion oni evoluigis nur por marveturado; sed en
la mondo pli vasta, por mongolo aux tjurko, kiuj ja navigacias tra
stepo aux dezerto, tia arbitra konfuzado estus nekomprenebla. Fakte,
ecx por iuj euxropaj nacioj gxi estas sxoka.
--
Sergio
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
