>Je 4/29/06, mjb0:
> > Jurij:
>
>...
>
> >>2. Malgraux tio, ke ReVo sinonimigas vortojn "navigi" kaj "navigacii",
> >>mi opinias inde sekvi Sergion Pokrovskij. Mi citas el liaj komentoj al
> >>"La Majstro kaj Margarita":
> >>=====
> >>PIV atribuas al navigado du signifojn:
> >>1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda au rivera navigado...
> >>2. Metodoj, por difini la pozicion k kurson de sxipo aux aviadilo per
> >>geometrio k nauxtika astronomio.
> >>Lau subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas
> >>navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa sxturman}, {Germana
> >>Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.
> >>=====
>
> >>En ReVo tamen tiu dua signifo ecx ne estas indikita! Tio estas
> >>korektinda. Almenaux indus mencii la duan signifon.
>
>Fakte en la rusa kaj pola gxi estas la unua, kaj germane gxi sxajne
>estas la sola.
Cxu vi certas, ke la pola "nawigacja" enhavas ankaux la signifon
"sxipirado" (por kiu jam ekzistas "z.egluga", "z.egalarstwo")? Mi demandas,
cxar bedauxrinde ne povas kontroli en vortaro nun. La demando tamen estas
grava, cxar se evidentigxas, ke la pola ne posedas tiun cxi signifon, la
tradukoj donitaj en la 3a OA estus malkoheraj, kio pravigus eventualan
korekton.
>La sxipira signifo estas ege malpli internacia, kaj havas kromsencojn
>kiujn franco probable ne rekonos: temus ne tiom pri "sxipirado", kiom
>pri "sxipira sezono"; en la Okcidenta Euxropo tio probable ne
>aktualas, cxar la riveroj kaj maroj tie ne glaciigxas.
Internacieco estas relativa nocio... Se cxiuj latinidaj lingvoj kaj la
angla konas tiun cxi signifon, malfacile aserteblas, ke gxi estas ege
malpli internacia. Sed tio ne estas la kerno de la problemo.
> > Por diri mian opinion, mi preferas simplan sinonimecon inter NAVIG kaj
> > NAVIGACI, ol subtilan paronimecon, sed ekzistas pli gravaj
> > kriterioj.
>
>Mi ne vidas tie "subtilan paronimecon", kaj tio ecx estas iom
>malkohera de la flanko de Marc, kiu cxiam protestas kontraux derivado
>per neoficialaj afiksoj. Se ni ne rekonas -aci estkiel sufikson (kion
>mi malaprobus), tiam en la sistemo de Esperanto ne ekzistas tia
>"paronimeco" -- la du vortoj estas tre malsimilaj. Ne malpli
>malsimilaj, ol "rezigni" kaj "rezignacio" aux "rivolui" kaj
>"revolucio" aux "progreso" kaj "progresio".
La citita frazeto espereble estis suficxe prudenta... NAVIG kaj NAVIGACI
sendube estas paronimoj, cetere el la plej acxa tipo: nome ili havas la
saman etimologion, do ambaux klare referencas al sxipoj (NAV), sed ial oni
specialigas la duan por io, kio ne plu rilatas al sxipoj.
Sed mi skribis, ke ekzistas pli gravaj kriterioj, kaj efektive la respondo
de Bertilo pri la oficialaj tradukoj estas unu el tiuj cxi pli gravaj
kriterioj.
>Bertilo:
>
> >En la 3a OA aperas la jeno:
> >
> > Navigaci/ navigation - navigation - Schiffahrt, Navigation -
> > navegacion - navigac,ao - navigazione - nawigacja.
>
> >(La lingvoj estas la Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala, Itala
> >kaj Pola.)
>
>Jurio:
Tion skribis ne Jurio, sed mi.
> >Ha, interese! Se temas pri la latinidaj variantoj (inkluzive de la
> >angla), ili sxajne posedas ambaux signifojn. Mi dirus same pri la
> >germana traduko, kiu per du vortoj redonas la du signifojn (cxu
> >germanparolanto povus konfirmi?).
>
>Tamen gxuste la indiko de aparta vorto por "sxipiro" atestas, ke la
>koncerna signifo estas fremda al la vorto germana.
Almenaux tio estas pruvo, ke traduko per sola "Navigation" povas esti
misgvida, kaj ke aldono de "Schiffahrt" estas necesa por emfazi unu el la
signifoj.
>En la 20-voluma
>enciklopedio (dtv-Brockhaus) kiun mi havas hejme, Navigation estas
>priskribata sole nur kiel kursodetermino.
Do bone. Se ni havus samgradan certecon pri "nawigacja" ni povus aserti, ke
la tradukoj ne estas inter si koheraj.
>Mi opinias malbona trudi al Esperanto tiun mallogikan kaj
>neinternacian konfuzon.
Mi principe konsentas kun vi, sed ni ne estas liberaj korekti la lingvon
lauxplacxe.
>Fakte, la difinoj en la PIV-oj estas ecx pli absurdaj: laux ili
>"navigado" inkludas ankaux aviadon. Mi vidas nenian avantagxon en tia
>stranga kaj nemotivita konfuzo. Aliflanke, gxi ne mencias veturadon
>per auxtomobilo aux kamelo -- dum por vojagxo tra dezerto aux tajgo
>oni ja bezonas havi navigaciiston en la tacxmento.
Certe.
>La konfuzo inter sxipiro kaj navigacio estas ia mediteranea apartajxo
>-- sxajnas ke tie navigacion oni evoluigis nur por marveturado; sed en
>la mondo pli vasta, por mongolo aux tjurko, kiuj ja navigacias tra
>stepo aux dezerto, tia arbitra konfuzado estus nekomprenebla. Fakte,
>ecx por iuj euxropaj nacioj gxi estas sxoka.
Konsentite, sed restas por mi gxena la paronimeco NAVIG/NAVIGACI. Gxi klare
montras, ke la "gxusta" signifo de "navigacio" devenas de tiu apudmara
kulturo, sed aliflanke gxi kvazaux neas tiun cxi devenon... La sinteno de
la rusa, pola, germana estas tute kohera: ili prunteprenis la latinan
terminon en speciala signifo, kaj uzas prefere hejman terminon por
sxipirado, sed uzi dufoje la saman etimologian radikon por du diversaj
signifoj estas malagrable.
Pli placxa por mi estus specialigo de NAVIGACI kiel vi proponas, kaj
arhxaikigo de NAVIG favore al SXIP/IR/o, SXIP/VETUR/o aux ecx SXIP/AD/o.
Marc
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
