>Je 5/3/06, mjb0:
> > Do bone. Se ni havus samgradan certecon pri "nawigacja" ni povus
> > aserti, ke la tradukoj ne estas inter si koheraj.
>
>Bedauxrinde ili estas kohere malutilaj.
Bedauxrinde. Tiu argumento do falas.
> > Konsentite, sed restas por mi gxena la paronimeco
> > NAVIG/NAVIGACI. Gxi klare montras, ke la "gxusta" signifo de
> > "navigacio" devenas de tiu apudmara kulturo, sed aliflanke gxi
> > kvazaux neas tiun cxi devenon...
>
>Samkiel cxe "geometrio". Cxu vi volas atribui al gxi la sencon
>"termezurado"?
Mi ne vidas paralelon inter la du aferoj. Min ne tre gxenus, se mi trovus
en vortaro la signifon "termezurado" cxe "geometrio" (kondicxe ke kun la
indiko ARK). Sed tre gxenus min, se iu kreus paroniman radikon GxEOMETRI
por la malnova signifo "termezurado", kaj por rezervi la matematikan
signifon al GEOMETRI. Ni ne estas precize en tia situacio, cxar neniu jxus
kreis novan radikon cxi-cele, sed la rezulto identas: vi deziras asigni
malsamajn signifojn al du tre similaj radikoj.
Cetere NAVIG aspektas kiel nura simpligo de NAVIGACI per detrancxo de
sxajna sufikso, kaj tial estas al mi tiom gxene, ke la signifoj estu tute
aliaj. Via solvo estus pli facile akceptebla, se eblus tute forbalai NAVIG.
> > La sinteno de la rusa, pola, germana estas tute kohera: ili
> > prunteprenis la latinan terminon en speciala signifo, kaj uzas
> > prefere hejman terminon por sxipirado, sed uzi dufoje la saman
> > etimologian radikon por du diversaj signifoj estas malagrable.
>
>Atentu ke la superflua vorto "navigi" estas neoficiala. Eble gxuste
>tial, ke nur "navigacio" (en la senco germana) estas bezonata.
Eble tial, aux eble cxar en vortaroj gxi prezentigxas kiel senutila
sinonimo de NAVIGACI, pravigita cxefe per iu kontraux-ACI-a modo...
> > Pli placxa por mi estus specialigo de NAVIGACI kiel vi proponas, kaj
> > arhxaikigo de NAVIG favore al SXIP/IR/o, SXIP/VETUR/o aux ecx
> > SXIP/AD/o.
>
>Konsentite.
Marc
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
