Sergio pravas: Ne estas plene fidinda regulo pri pakto, traktato, konvencio, 
kontrakto, akordo, interkonsento kaj probable ankoraux aliaj. Al la 
historiaj kapricoj aldonigxas malsama uzo en gxenerala lingvo-uzo kaj jura 
faka lingvo-uzo. Ekz-e multaj nejuristoj, jxurnalistoj ktp diras "Li posedas 
la domon", dum jure tute klare ili volas diri "li proprietas la domon". Ofte 
oni legas "EU-komisiono", kvankam la oficiala nomo estas "Komisiono de la 
Euxropa Komunumo (KEK)", cxar nejuristoj ofte ne konas la diferencon inter 
EU kaj EK.

Sergio pravas, ke oni devas lerni la precizan nomon de cxiu unuopa 
(internacia) interkonsento kvazaux persono aux propra nomo, se oni volas 
(aux devas) esprimi sin fake gxuste. Dum multaj homoj tion kutime akceptas 
je iuj specioj de bestoj kaj plantoj, ili ofte ne akceptas tion je juraj 
terminoj.

Laux mia opinio ne estas tasko de Eo "raciigi" la pelmelon de la "ekstera 
mondo" (internaci-jura). Se oni volas (aux devas) fake kaj precize 
komprenigi sin en Eo, oni devas - kiel ekz-e en botaniko - pli-malpli sklave 
sekvi la terminaran hxaoson de la tiom pli granda ekstera (jura) mondo kaj 
simple lerni la "oficialajn nomoj" (tradukitajn al Eo). "Laike" kaj en 
gxenerala lingvo-uzo oni kompreneble cxiam povas uzi pli gxeneralan vorton 
kiel "kontrakto", "posedi" anstataux "proprieti", EU anstataux EK ktp.

Jerome: Se vi volas aldoni kelkajn ekzemplojn al "pakt'", sercxu je pakt tie 
cxi'

// http://users.telenet.be/ikef/pekoteko_10.html kaj
// http://users.pandora.be/ikef/pekoteko_11.html

ekz-e

 {U1} 341.24
{T1} FAF

{Eo1} Brusel/a Pakt/o *a

{De1}

{En1}

{Fr1}

Pakto inter Britujo, Francujo kaj la landoj de Benelukso, kiu antaŭvidas 
konciliacion (89/pb-0104) por solvado de nejuraj aŭ politikaj konfliktoj, 
t.e. por konfliktoj, al kiuj ne estas aplikeblaj la reguloj de internacia 
juro. *b laŭ *a

Fon: *a AP56; *b pb;

89/pb-0933

Rim: 90-11-23

AP56 = Ivo Lapenna, Aktualaj Problemoj de  de la Nuntempa Internacia Vivo, 
1952, p. 56.

Bernhad

----- Original Message ----- 
From: Sergio Pokrovskij
To: [email protected]
Sent: Wednesday, October 31, 2007 4:51 AM
Subject: Re: pakt/o (Re: [revuloj] Fwd: novaj artikoloj)

La problemo restas cxiel ajn: tiaj tradiciaj vortoj ne estas libere
intersxangxeblaj, ecx se ili estas perfekte samsencaj. Cxiun tian
kombinon oni devas aparte lerni.

La malnecesaj vortoj "pakto" kaj "traktato" estas uzataj laux kapricoj
de la modo, fontolingvo kaj epoko, sed en racia lingvo devus esti unu
normala kaj cxie uzebla "kontrakto" ... 

Rispondere a