Sergio Pokrovskij skribis:
>La malnecesaj vortoj "pakto" kaj "traktato" estas uzataj laux kapricoj
>de la modo, fontolingvo kaj epoko, sed en racia lingvo devus esti unu
>normala kaj cxie uzebla "kontrakto" (kiel la rusa "dogovor", kiu egale
>funkcias kaj por "NATO", kaj en "contrat social", kaj en komerca
>kontrakto).

Dankon.  Iel mi komprenis la situacion de la du vortoj.  Kaj mi subtenas, 
ke Esperanto estu lingvo pli racia ol naciaj lingvoj.

>Estas diferenco inter termino kaj nomo. Komparante
>"North-Atlantic TREATY Organization" kaj
>"Warsaw PACT"
>mi ne vidas sencan diferencon.  Kaj la oficiala rusa termino uzas la
>vorton "договор" por ambaŭ dokumentoj.

En la japana oni uzas la saman "ĝoojaku [条約/jooyaku]" por ambaŭ.

Bernhard Pabst skribis:
> Laux mia opinio ne estas tasko de Eo "raciigi" la pelmelon de la
> "ekstera mondo" (internaci-jura).

Certe vi pravas.  Tamen uzi "pakto"-n apud "traktato" en enperantaj 
tekstoj estas alia afero.  Oni povas tute ne uzi "pakto"-n, se oni 
certas, ke Esperanto estas memstara lingvo, same kiel la japana, kiu 
uzas nur unu vorton "ĝoojaku".

jxeromo skribis:
>inter "traktato" kaj "pakto" mi ne sentas diferencon, ankaux en la respondaj
>francaj vortoj ne.  miaopinie problemo aperas nur kiam ni pauxsas la 
>nomojn de apartaj tiaj intersxtataj kontraktoj: "nato, nordatlantika *traktat*
>organizajxo" aux "varsovia *pakto*".

Tiu paŭseblo aŭ paŭsemo inter Esperanto kaj eŭropaj lingvoj estas kerno 
de la problemo, mi pensas.  En tiu kunteksto la  diraĵo de Renato 
Korseti estas tute prava.
>Certe. Mia regulo estus pli simpla: Se vi volas krei terminon en 
>Esperanto, unue vi lernu la suoman/finlandan, kaj nur poste kreu 
>terminojn.

jxeromo plu skribis:
> mi ne rigardis, kian sencan diferencon proponas piv, mi kontrolos.

Mi petas.  Kaj mi deziras, ke oni skribu difinon de ReVo laŭeble 
kontraste al PIV, kiam la difinoj malsamas.  Mi pensas, ke PIV bone-
malbone multege influas neeŭropajn esperantistojn.  Mi esperas, ke ReVo 
estu la kontraŭpezilo al PIV.

Amike.

Vastalto

Rispondere a