Je 10/31/07, Bernhard: [...]
> Do sxajne kiel kutime: Internacia nereguleco aux neinternacia > reguleco. Ne, ne unu internacia nereguleco, sed pluraj internaciaj neregulecoj. Kaj iuj eble ideologie motivitaj (kiel pri "Varsovia Pakto"). La ideo distingi indiki dokumenton per distingo inter "traktato" aux "pakto" estas ne nur mallogika -- gxi ne povas funkcii. Kion fari, se en iu loko oni faris 4 internaciajn kontraktojn? La sole solida maniero estas indiki la titolon kaj la jaron. Ekz-e kion signifu "Gxeneva konvencio"? Cxu, konekse kun tio kion aludas Bernhard fine de sia afisxo, "Convention on the Territorial Sea and the Contiguous Zone"? Aux "Convention Relating to the Status of Refugees (1951)"? Aux "First Geneva Convention "for the Amelioration of the Condition of the Wounded and Sick in Armed Forces in the Field" (first adopted in 1864, last revision in 1949)"? Aux "Second Geneva Convention "for the Amelioration of the Condition of Wounded, Sick and Shipwrecked Members of Armed Forces at Sea" (first adopted in 1949, successor of the 1907 Hague Convention X)"? Aux "Third Geneva Convention "relative to the Treatment of Prisoners of War" (first adopted in 1929, last revision in 1949)"? Aux "Fourth Geneva Convention "relative to the Protection of Civilian Persons in Time of War" (first adopted in 1949, based on parts of the 1907 Hague Convention IV)"? > P.S.: Lasta ekzempleto pri la (ebla) nekongrueco de komun-lingva kaj jura > lingvajxo: Cxu la Kaspia Maro > // http://eo.wikipedia.org/wiki/Kaspio > en senco de internacia juro estas maro aux lago? Se gxi estas > "lago", la kvin cxebordaj sxtatoj rajtas jure "dispecigi" gxin kaj > postuli zonon kiel nacian teritorion. Se gxi en jura senco estas > "maro" ili nur rajtas je akvo-strio lauxlonga de la naciaj > bordoj. La granda parto en la mezo apartenus al neniu sxtato, same > kiel cxe la oceanoj. Argumentoj por "maro" estas la tradicia nomo, > la grandeco (pli granda ol Germanio) kaj la salita akvo. Argumento > por "lago" estas, ke mankas akva ligo al la oceanoj kiel cxe la > Balta Maro, la Nigra Maro ktp. Kaj Justiniano ecx ne kulpas! Tutevidente ne la juraj difinoj determinas la solvon. La interparoloj dauxras jam longe, kaj la norda parto de Kaspio jam estas dispartigita inter Ruslando, Kazahxio kaj Azerbajgxanio. Pri la suda parto la problemo restas -- tamen cxiel ajn tio estos politika decido. Simile pri Arkto kaj Antarkto -- iam estis, kaj eble onte estos specialaj normoj por cxi tiuj regionoj. -- Sergio
