Je 10/31/07, HIROTAKA:
> Saluton!

> En la artikolo pri "pakt/o" estas donita jena difino:

>  = traktato

> Cxu "pakto" estas 100-procenta sinonimo de "traktato"?  Cxu ili
> estas intersxangxeblaj cxiuokaze?  Se jes, nenia problemo.

La problemo restas cxiel ajn: tiaj tradiciaj vortoj ne estas libere
intersxangxeblaj, ecx se ili estas perfekte samsencaj.  Cxiun tian
kombinon oni devas aparte lerni.

La malnecesaj vortoj "pakto" kaj "traktato" estas uzataj laux kapricoj
de la modo, fontolingvo kaj epoko, sed en racia lingvo devus esti unu
normala kaj cxie uzebla "kontrakto" (kiel la rusa "dogovor", kiu egale
funkcias kaj por "NATO", kaj en "contrat social", kaj en komerca
kontrakto).

> Tamen PIV difinas la vorton alimaniere.  Se ia diferenco stila,
> nuanca aux kunteksta, ekzistas inter "pakto" kaj "traktato",
> bv. nepre priskribu tion.

> Samo estas direnda ankaux pri "arketip/o".

La problemo pri tiu vorto estas, ke gxi estas konfuza, diversaj homoj
malsame gxin interpretas.  La greka arhxe- havas du malsamajn sencojn:
"komenca" (= pra-), kaj "estra, cxefa" (= cxef-).  Sekve "arketipo"
povas signifi jen "pratipo", jen "cxeftipo"; simile, "patriarko" povas
signifi jen "prapatro" (gxuste cxi tiun vorton uzas Z en MT, sed la
londonaj tradukistoj fusxtradukis "patriarkoj" en NT), jen
"patro la familiestro" ("patriarka familio" ktp).

> Gxenerale tiaj sinonimoj fojfoje gxenas neeuxroplingvanojn.

Jes, multaj opinias ke tia mensa kacxo estas trajto de supera kulturo.
Mi, evidente, havas tute malan opinion.

--
Sergio

Rispondere a