Je 11/19/07, Luiz:
>  -- Fernando Maia Jr skribis:

>>Nu, mi nun skribas, cxar la radikoj amik/o kaj sklav/o en Revo
>>aperas difinitaj per "persono" kaj "homo". Tiu emigas kredi, ke tiuj
>>radikoj havas, kvankam ulan, neuxtran genron. Verdire amiko estas
>>amika viro, dum amikino estas amika virino. Tial ankaux ekzistas la
>>formo "geamikoj". Same por sklavo/sklavino.

> Kara Fernando,

> Uzado de "ge" ĉe radiko tute ne indikas neneŭtralecon.

Mi ne komprenas, kial oni uzu "ge-" ĉe sekse neŭtraj vortoj.  Mi certe
ne dirus "gepersonoj".  Nu, eble por iom emfaze indiki, ke ĉeestis
personoj de AMBAŬ seksoj.  Tamen tio ne estas kutima.

[...]

> Uzu kutime uzas ĝin ĉe (sekso)neŭtralaj radikoj: mi vizitis
> geparencojn dum la lastaj ferioj... ktp.

Oni uzas "geparencoj"n se oni rigardas la vorton "parenco" kiel
virgenran.  Efektive, oni trovas en Eo la vorton "parencino":
http://reta-vortaro.de/revo/art/parenc.html#parenc.0ino

[...]

--
Sergio

Rispondere a