Fernando Maia skribis: >Nu, mi nun skribas, cxar la radikoj amik/o kaj sklav/o en Revo aperas >difinitaj per "persono" kaj "homo". Tiu emigas kredi, ke tiuj radikoj havas, >kvankam ulan, neuxtran genron. Verdire amiko estas amika viro, dum amikino >estas amika virino. Tial ankaux ekzistas la formo "geamikoj". Same por >sklavo/sklavino. > >Mi opinias, ke oni devas plibonigi la difinojn de tiuj radikoj, klare >dirante, ke temas pri viro, ne simple pri persono/homo. Cxu vi konsentas?
Laux mia opinio, via aserto estas multe influata de latinidaj lingvokutimoj. Mi, laux la japanaj lingvokutimoj, akceptas tiujn difinojn per "persono/homo" tute nature sen problemo. Amike Vastalto
