Harri:

 > Mi povas nomi ankaux virinon mia amiko, sed pri tio mi almenaux 
scias, ke iuj aliaj opinias tian uzon nenormala.

Fakte tie kus'as la problemo. Parolantoj de kelkaj lingvoj ne sentas 
la nuancojn kiel parolantoj de aliaj lingvoj.

En la latinidaj lingvoj (kaj en la Fundamento) oni sufic'e klare 
(devige en la menso de la parolantoj) distingas inter reg'o kaj 
reg'ino, instruisto kaj instruistino, amiko kaj amikino, ktp. En 
aliaj lingvoj oni malpli distingas kaj do la parolantoj de tiuj 
lingvoj malpli sentas la bezonon distingi.

La sistemo povas evolui de la fundamenta (sklavo estas vir-sklavo au' 
g'enerala vorto - sklavoj vivis malbone, evidente inkluzivas ankau' 
sklavinojn) al la sistemo "sklavo" estas neu'tra vorto. Sed ne tro 
perforte kiel kelkaj provas evoluigi g'in.

Amike (ne amikine nek vir-amike)

Renato


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<[EMAIL PROTECTED]>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Rispondere a