Je 11/19/07, Harri:

[...]

> Sen teoriumado mi nur raportas, ke mi senhezite skribus "sxi estas
> sklavo".

Iuj ankaŭ diras "ŝi estas ruso", kio absolute maleblas por ruslanda
esperantisto.

Necesas nenia teoriumado por vidi, ke virsklavo kaj sklavino estas
tute malsimilaj aferoj.  Iliaj funkcioj estas malsamaj.  Iliaj prezoj
estas malsamaj.

> "Gesklavoj" estas al mi suficxe stranga vorto; vidante tian mi
> pensas, ke la skribinto havis eksterordinaran neceson akcenti, ke
> estas kaj viroj kaj virinoj.

Jes, ĉar en inventaro oni plej probable listigus ilin en du apartajn
rubrikojn.  Se oni dirus: "Da sklavoj estis 30" oni havus malsamajn
ideojn depende de tio, ĉu oni listigis nur la virojn donis la suman
nombron.

Kp en Biblio:

,----
| Kaj Abimeleĥ prenis ŝafojn kaj bovojn kaj SKLAVOJN kaj SKLAVINOJN
| kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara [Gen 21:14]
`----

,----
| La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek
| homoj, krom iliaj SKLAVOJ kaj SKLAVINOJ, kies nombro estis sep mil
| tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent KANTISTOJ kaj KANTISTINOJ.
`----[Ezra 2:65-66]

Ankaŭ en la malnovaj censoj tio tre variis, ĉar estis censoj en kiuj
oni kalkulis nur la virojn, kaj estis censoj en kiuj oni kalkulis
ĉiujn plenkreskulojn.  Mi scias ke la esploristoj konjektis grandan
kataklismon inter du censoj en la mezepoka ĉinia historio, ĉar la pli
frua donis pli ol duoblon ol la sekva; unu el la hipotezoj estas, ke
en la unua oni kalkulis la geĉinojn, dum en la dua, nur la virĉinojn.

--
Sergio

Rispondere a