Mi gxojas, ke oni revarmigis diskuton almenaux 40-jaran tie cxi, kp. Marly, Pierre (1957). Esperanto ne devas imiti la naciajn lingvojn en iliaj eraroj. Franca Esperantisto 1957:6-7 (166), p. 277 -ec; termino;aktiveco; -in; sufikso
Kontraŭ ′aktiveco′ en la senco de ′agado′, kontraŭ ′prezidanto′ por virino (oni ne pauxsu la [iaman?] francan "Madame, le Président"). Speciale gxi lauxmodis en la 1980aj jaroj kaj ekz-e Jonathan Pool ja antaux 25 jaroj jam faris reform-proponon: Pool, Jonathan (1981). Morfologia senseksismiĝo de la internacia lingvo Esperanto. Eŭropa Dokumentaro 1981 Apr.-Jun., 30, p. 34. morfologio; sociolingvistiko; seksismo; -in: ′La [Esperanta] regularo estas ne nur komplika k konfuza; ĝi estas ankaŭ diskriminaciiga. Ĝi iĝas paroladon pri maskloj pli facila ol paroladon pri inoj. ... Krome, la prefikseco de vir- k sufikseco de -in plifortigas la tradician malparalelecon de uziĝado de la geaj radikoj ... (ekz. Doktoro S.-B. k Doktorino F-S. antataŭ *Vir-doktoro S.-B. k Doktorino F.-S.).′ Sekvas reform-propono. Kaj ankorauxfoje en 1992: Pool, Jonathan; Roff, Derek (1992). Sekso kaj (mal)egaleco. Esperanto USA 1992, 2, p. 2-3. Aliajn kontribuojn (cx. 15) vi kiel kutime trovas en www.esperantoland.de/ebea sercxante je >seksism< aux >-in;<. Laste kaj plej detale ekz. Rudolf-Josef Fischer: "Das Pronominalsystem in Esperanto – noch sexusinklusiv?" en GIL 8 (2001), kaj la sama "Sexusneutrale und sexusindizierende Bezeichnungen für Lebewesen" en GIL 9 (2002). // http://www.interlinguistik-gil.de/beihefte.html kaj kompreneble cxe Cherpillod kaj multaj aliaj. Mi tamen havas peton: Cxu iu povus resumi la diskuteton cxi-tiean? Cxu el gxi sekvas iu rekomendo aux ecx regulo por la estonta laboro pri ReVo? Antauxdankon Bernhard
