Je 12/1/07, Bernhard:
> laux la AdE estas la lando

> http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/normaj_landnomoj.html

> laux ReVo je ukrajno 2 gxi estas  "(evitinde) (arkaismo)" por prefere
> "Ukrajnujo", sed Ukrajnujo estas  "(malofte)".

Jes, tiel ja estas.

> Ukraino (kun -i-) ankaux estas EVIT, gxusta formo laux ReVo do sxajne
> Ukrajnujo (kun -j- kaj -ujo).

> Ukrainujo (kun -i-) sxajne estas bona (neniu rekomendo-siglo) kaj
> referencas al ... Ukrainujo (same kun -i- ! evidenta klav-eraro,
> probable celas Ukrajnujon kun -j-?), sed Ukrajnujo estas "malofte",
> vd. supre (la referenco devus esti inversa, la malofta formo
> referenas al la cxefa formo aux la rekomendoj devus esti inversaj).

Tiel okazis, ke la strukture bona formo malpli ofta.

El la du radikoj, UKRAIN kaj UKRAJN, la dua evidente pli bonas en
Esperanto por la genta senco, ĉar "ukraino" (la formo uzata de la
granda plimulto) aspektas kiel in-genra.  En similaj okazoj oni ŝanĝas
tian -i, ekz-e "beduEno", "saracEno", "KonstantEno" ktp; oni povus
adapti "ukraeno" -- sed neniu faras tion, ĉar en la koncernaj slavaj
lingvoj (ukrajna, rusa, pola) ekzistas konvena varianto de tiu radiko:
UKRAJN.

Bedaŭrinde, la Akademio en sia malkompetento rekomendis por tiu radiko
landan signifon, kion la ukrajnoj nepre malakceptas.  Ili ne aŭdacis
kontraŭi la Akademion, kaj ekuzis la formon UKRAIN (fakte, la rusan),
malgraŭ ke ĝuste por la etna signifo ĝi estas speciale malkonvena.

La Akademio nun revizias sian rekomendon.  Tutcerte ĝi forigos la
fuŝan landonomon "Ukrajno".  Probable ĝi rekomendos alian fuŝon
(ukraino -> Ukrainujo), kiu almenaŭ estas konforma al la uzado de la
plimulto.

> 1. Cxu iu povas klarigi al mi, kiun formon ReVo do rekomendas?
> 2. Se gxi rekomendas ion alian kiel la AdE ... kial?

Ĉar AdE mem estas baldaŭ forlasonta sian misrekomendon.

> 3. Cxu ne almenaux indus indiki, ke la landonomo laux la AdE estas
> Ukrajno (kun -j-, sen -ujo / -io).

Oni povus, sed tiu informo baldaŭ malaktualiĝos.

--
Sergio

Rispondere a