Dankon pro la klarigo, do - se mi bone komprenas - la AdE konsilas
Ukrajno - ukrajnano - ukrajnanino ReVo (aux Sergio?) konsilas Ukrajnujo - ukrajno - ukrajnino aliaj ankoraux uzas la formojn kun -i- anstataux -j-, tiel ke rezultas kvar sistemoj. La problemo pri tiel konata lando ja ne estas pasiva kompreno. La vortaro-uzanto probable sercxos la vorton nur, se li volas skribe (do aktive) uzi la "gxustan" formon. Facile li povas fari tion en ReVo sercxi je la formo de sia propra lingvo. Mi tial proponas, ke oni kunfandigxu la du pagxojn ukraino kaj ukrajno en unu solan. En Rim. oni simple prezentu la staton (nuntempa AdE-sistemo, propra prefero, aliaj faktaj uzoj) kaj ion rekomendu. Pli oni nuntempe ne povas fari. Tiel la helpo-sercxanto per unu vido konas la problemon kaj devas mem decidi, cxu resti fidela al la AdE aux al la ReVo/Sergio-konsilo aux al ankoraux alia (plimulta?) sistemo. Tion oni faru *nun*. Cxar unu el la malmultaj avantagxoj de ReVo kompare kun PIV estas, ke ReVo povas (kaj tial devus) esti pli aktuala. Demando al la cxi tieaj Ak-anoj: Kiam estos "baldaux" kiel asertite de Sergio? Post jaro, post kvin aux dek jaroj? Cxu la AdE "probable rekomendos alian fusxon", kiun oni jam nun devus mencii en la Rim.? Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]> An: <[email protected]> Gesendet: Sonntag, 2. Dezember 2007 11:54 Betreff: Re: [revuloj] Ukrajno ... > Je 12/1/07, Bernhard: >> laux la AdE estas la lando > >> http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/normaj_landnomoj.html > >> laux ReVo je ukrajno 2 gxi estas "(evitinde) (arkaismo)" por prefere >> "Ukrajnujo", sed Ukrajnujo estas "(malofte)". > > Jes, tiel ja estas. > >> Ukraino (kun -i-) ankaux estas EVIT, gxusta formo laux ReVo do sxajne >> Ukrajnujo (kun -j- kaj -ujo). > >> Ukrainujo (kun -i-) sxajne estas bona (neniu rekomendo-siglo) kaj >> referencas al ... Ukrainujo (same kun -i- ! evidenta klav-eraro, >> probable celas Ukrajnujon kun -j-?), sed Ukrajnujo estas "malofte", >> vd. supre (la referenco devus esti inversa, la malofta formo >> referenas al la cxefa formo aux la rekomendoj devus esti inversaj). > > Tiel okazis, ke la strukture bona formo malpli ofta. > > El la du radikoj, UKRAIN kaj UKRAJN, la dua evidente pli bonas en > Esperanto por la genta senco, ĉar "ukraino" (la formo uzata de la > granda plimulto) aspektas kiel in-genra. En similaj okazoj oni ŝanĝas > tian -i, ekz-e "beduEno", "saracEno", "KonstantEno" ktp; oni povus > adapti "ukraeno" -- sed neniu faras tion, ĉar en la koncernaj slavaj > lingvoj (ukrajna, rusa, pola) ekzistas konvena varianto de tiu radiko: > UKRAJN. > > Bedaŭrinde, la Akademio en sia malkompetento rekomendis por tiu radiko > landan signifon, kion la ukrajnoj nepre malakceptas. Ili ne aŭdacis > kontraŭi la Akademion, kaj ekuzis la formon UKRAIN (fakte, la rusan), > malgraŭ ke ĝuste por la etna signifo ĝi estas speciale malkonvena. > > La Akademio nun revizias sian rekomendon. Tutcerte ĝi forigos la > fuŝan landonomon "Ukrajno". Probable ĝi rekomendos alian fuŝon > (ukraino -> Ukrainujo), kiu almenaŭ estas konforma al la uzado de la > plimulto. > >> 1. Cxu iu povas klarigi al mi, kiun formon ReVo do rekomendas? >> 2. Se gxi rekomendas ion alian kiel la AdE ... kial? > > Ĉar AdE mem estas baldaŭ forlasonta sian misrekomendon. > >> 3. Cxu ne almenaux indus indiki, ke la landonomo laux la AdE estas >> Ukrajno (kun -j-, sen -ujo / -io). > > Oni povus, sed tiu informo baldaŭ malaktualiĝos. > > -- > Sergio >
