> El la du radikoj, UKRAIN kaj UKRAJN, la dua evidente pli bonas en > Esperanto por la genta senco, ĉar "ukraino" (la formo uzata de la > granda plimulto) aspektas kiel in-genra. En similaj okazoj oni ŝanĝas > tian -i, ekz-e "beduEno", "saracEno", "KonstantEno" ktp; oni povus > adapti "ukraeno" -- sed neniu faras tion, ĉar en la koncernaj slavaj > lingvoj (ukrajna, rusa, pola) ekzistas konvena varianto de tiu radiko: > UKRAJN. > > -- > Sergio
"Falsaj parencoj" estas radikoj kun radikfinoj identaj al Ea "sufiksoj", do ekz-e ukrain- kiu kolizias kun -in (sed ne estas reduktebla al ukra-) kaset-, kiu kolizias kun kas/et- navet-, kiu kolizias kun nav/et- balet-, kiu kolizias kun bal/et ktp. 1.) Jam Schlüter en sia Inversa Vortaro de 1972 surbaze de PV skribis, "ke inter la 28 konataj sufiksoj preskaux cxiuj havas falsajn parencojn inter la radikoj". Sola escepto tiam estis -ej. Rigardo en la Inversa Vortaro de Esperanto (IVE) de Pabst 1989 surbaze de PIV1970 montras, ke ankaux -ej (nun) havas "falsajn parencojn". 2.) En Akademiaj Studoj 1988-1990, p. 428-443 mi iom detale traktis la temon je la ekzemplo de la -et-vortoj (disketo, kaseto). Rezulto: En vasta plimulto de la kazoj oni simple akceptas la kolizion. En malmultaj kazoj oni evitas gxin, cxe la -et-vortoj ekz-e per sxangxo al -ed (diskedo, kasedo, navedo, baledo) aux -etr (paletro). 3.) Same faris Z. (nome simple akcepti la kolizion) kiel oni nun facile povas konstati en Etimologia Vortaro (EVE) de Eo de Vilborg. Resume: La aserto de Sergio, ke "oni sxangxas" -in al -en estas gxusta nur por la esceptaj kazoj. Por la granda plimulto la malo estas vera. Bernhard
