De: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>

> Je 12/10/07, Alexander:

>> Kio gxis nun mankas,
>> estas vortaro, kiu sisteme kaj kohere PREZENTAS [dankon al Sergio pro 
>> korekto de la evidenta anglismo "reprezenti"; kial "prezent-us"?] la 
>> kernan vortaron
>> de Esperanto bazite sur firmaj kaj konvinkaj principoj.  Mi ankoraux
>> esperas, ke ReVo povas movigxi en tiu direkto.
>
> Mi plene konsentas kun la opinioj de Alex, krom ke la vorton
> "reprezenti" mi ŝanĝus al "prezenti".

Alex, Sergio kaj Renato:

- kio laux vi estas la "kerna vortaro de Eo"? Cxu la vortoj de la F-to plus 
OA, do inkluzive ekz-e klafto, klistero kaj kocxero, cxu nur la vortoj 
F-taj, cxu iu alia korpuso difinita laux kiuj kriterioj?
- Cxu vi iam studis la Etimologian Vortaron de Eo de Vilborg 1989-2001 
(EVE)? Kiel vi certe scias, gxi donas multajn ekzemplojn pri la principoj, 
laux kiuj Z. elektis E-an formon de la F-taj (kaj aliaj) vortoj.
- Cxu vi opinias, ke - por citi nur unu solan ekzemplon - "kurba" anstataux 
la multe pli internacia *kurva estas bazita "sur firma kaj konvinka 
principo"?
- Cxu vi povas difini "firman kaj konvinkan principon koheran" por la E-igo 
de jen par*g*eto, jen palet*r*o, jen muske*d*o (tri Z-aj vojoj por 
adapti -et-vortojn)?

- Cxu vi ne opinias, ke via revo estas profunde naiva, simple cxar tiaj 
"sistemaj kaj koheraj" principoj ne ekzistas kaj dekomence kaj neniam 
ekzistis?

Anstataux denovaj rapidaj asertoj: Bv. legi EVE!

Amike

Bernhard



Rispondere a