De: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>
> male, ĥ estas la plej malofta.

La diskuton pri la ofteco de -h- oni povas respuri gxis la 1920-aj. Mi citis 
jam Setälä 1921 kaj Wennergren 1984.

Kiam mi skribis la liston de cxiuj kap-vortoj (titoloj de vortaraj 
artikoloj) de PIV1970 prepare al Inversa Vortaro de Eo (IVE) 1989 (la listo 
nun estas ie havebla en la reto kaj kelkaj jam citis gxin tie cxi) mi 
permasxine nombris la diakritajn literojn de tiu korpuso. Jen la rezulto en 
absolutaj ciferoj:

cx 276, gx 223, hx 176; jx 57; sx 298; ux 430
Cx 16; Gx 25; Hx 21; Jx 7; Sx 31; Ux 7

La procentajxoj en rilato al cxiuj literoj estas:
cx 1,71 -  gx 1,38 - hx 1,09 - jx 0,35 - sx 1,85 - ux 2,47

En 1989 mi skribis (IVE, p. xvi):

"Iom surprize eble estas la relativa ofteco de 'hx', speciale kompare kun 
'jx'. La rilato [rilatumo, proporcio] tamen en proza teksto versxajne estas 
alia, ekz. pro la ofteco de la finajxo '-ajx'."

Cxu "sistema forigo de hx" en PIV1970? Simple malgxusta aserto bazita sur 
nekono de la faktoj.

Bernhard 

Rispondere a