Je 12/11/07, Alexander:
> Bernhard Pabst:

[...]

>> Mi respektas viajn sentojn. Tamen ecx pli impresus min konkretaj,
>> kontroleblaj citoj el la (fak-)literaturo pruvantaj viajn (tre >
>> gxeneralajn) asertojn.

> Ne, mi ne povas.  Nek mi estas fakulo pri hxemio, nek mi opinias, ke
> temas pri la problemo de aparta termino.

J. Kavka (kiu tamen estis geologiisto) ja skribis pri tio, ekz-e en
sia "Pledo por ĥolesterolo" (vd referencon ĉe
http://reta-vortaro.de/revo/art/hxolesterol.html ).

La distingado inter k kaj ĥ estas precipe necesa POR TIUJ FAKULOJ,
KIUJ ŜATAS TERMINOJN GREKECAJN, ĉar alie la terminoj kolizias kun la
radikoj latindevenaj kun  k.  Ekz-e la greka ĥol(e) = galo --
 kaj la latinida "kolo", ambaŭ rolas en medicino (interalie
"ĥolesterolo" estas produktata en hepato kaj rilatas al galo, ne al la
kolo); "ĥalko" estas greka nomo de kupro, dum "kalko" estas tute
alispeca mineralo (ambaŭ ĥemiaj kaj teĥnikaj); "ĥalkolitiko" estas
"kuprepoko" (sufiĉe evidenta por tiuj kiuj scias la geologian
nomenklaturon), dum "kalkolitiko" pensigas pri ia "kalka epoko" (ĉu
antaŭ la ŝtonepoko?).

Vidante la nomon "Karono" mi penas pri iu el la sennombraj "Caron"-oj
(ĉu antaŭnomo de Beaumarchais? Ĉu Carron River en Skotlando?).
Malfacilas diveni ke temas pri la bone konata "Ĥarono".  Tamen PIV2
trudas ĝuste la monstran "Karono"n.

Alia konsidero estas ke K estas multe tro ofta litero en Esperanto (en
la vortaro de Bokarev la k-vortoj okupas 45 paĝojn, do 10% el ĉiuj
paĝoj vortaraj; sed Esperanto havas pli ol 10 literojn!); male, ĥ
estas la plej malofta.  Aŭ oni tute forigu tiun literon, aŭ oni ne tro
ĝin diskriminaciu.

--
Sergio

Rispondere a