Je 12/25/07, Russ:
>> Marc Bavant:

>> Ke tiuj lingvoj estas senprobleme uzataj en islamaj landoj, kie
>> seksa diferencigo ne estas bagatela afero, certe instigas al
>> pripensado, cxu validas la fama Sapir-Whorf-hipotezo (cxu mi diru
>> mito?)

> Simile, cxar ekzistas homoj kiuj ne fumas sed akiras kanceron pro
> diversaj aliaj kauxzoj, tio montras ke tute dubindas la ideo ke
> fumado povus iel rilati al kancero...

Ne, la statistiko pensigas pri alio: ĉar la plej severa diskriminacio
okazas ĉe la popoloj kun sengenraj lingvoj, oni rajtas supozi ke
forigo de seksismo el la lingvo kondukas al seksa diskriminacio en la
vivo ...  Kvankam estas kelkaj esceptoj (ekz-e la hungaroj); tamen
Russ ja prave atentigis, ke oni ne absolutigu la statistikon.  La
hungaroj estas escepto, samkiel ekzistas fumuloj kiuj travivas longan
vivon sen kancero :)

--
Sergio

Rispondere a