Je 12/25/07, Jonathan:
[...]
> Ja okazis eksperimentoj por kontroli ĉu homoj perceptas supozende
> neŭtralajn morfemojn kiel ne-seksindikajn. Mi legis unu tian
> raporton, laŭ kiu la eksperimentatoj perceptis ilin kiel almenaŭ iom
> seksindikajn.
> Sed tiaj atestaĵoj implicas nenion pri la motivoj de la
> neŭtralismanoj. Iuj de ili diras ke ili preferas rajti, sed ne devi,
> indiki la seksanecon. Sed KIAL ili tion preferas? Ĉu ĉar ili kredas
> je la influo de la lingva strukturo al la mondperceptado homa? Eble,
> sed eble ne.
Prave. Estus interese eksperimenti, ĉu la uzbekoj (parolantoj de
lingvo sengenra) aŭdante la vorton "adam" (= homo, viro aŭ virino)
imagas viron aŭ inon. Mi preskaŭ certas, ke la rezulto estus ekzakte
la sama, kiel en la lingvoj "seksismaj".
("Adam" estas probable vorto islama, samkiel "human" estas en la angla
pruntaĵo el Latino. Sed ankaŭ pri la tjurka "kiŝi", la hejma vorto
por "homo", la rezulto probable estus egala. "Kiŝi" estas simple iom
malpli klera.)
--
Sergio