Russ:
> > Marc Bavant:
> >
> > > Ke tiuj lingvoj estas senprobleme uzataj en islamaj
> > > landoj, kie seksa diferencigo ne estas bagatela afero, certe instigas al
> > > pripensado, cxu validas la fama Sapir-Whorf-hipotezo (cxu mi diru mito?)
>
>Simile, cxar ekzistas homoj kiuj ne fumas sed akiras kanceron pro
>diversaj aliaj kauxzoj, tio montras ke tute dubindas la ideo ke fumado
>povus iel rilati al kancero...

Tio almenaux pruvas, ke la implico "neseksisma lingvo => neseksisma 
konduto" estas malvera. Kial oni sxangxu lingvon seksisman al neseksisma, 
se estas neniu pruvo, ke la konduto sxangxigxos? Nu, mi tamen komprenas kaj 
akceptas la argumenton: ni ne parolas pri aferoj same certaj, kiel faras la 
malmolaj sciencoj.

>Nu cxar evidente la temo de rilato inter seksimo kaj lingvo suficxe
>komplikas kaj disputindas ke ne ekzistas simplaj klaraj respondoj kiuj
>kontentigas cxiujn, do diskutado povus dauxri senfine sen solvo...
>Krome cxar la temo jam vagas for de la celo de cxi tiu diskutogrupo,
>mi proponas forlasi la aferon

Volonte!

>kaj anstatauxe deziri al la Revuloj felicxan jarfinan sezonon. :)

Bondezirojn ankaux de mi, sed kion faras en la afero la "sezono" (vintro?) :-)

Amike,

Marc



Rispondere a