Marc Bavant: > Ke tiuj lingvoj estas senprobleme uzataj en islamaj > landoj, kie seksa diferencigo ne estas bagatela afero, certe instigas al > pripensado, cxu validas la fama Sapir-Whorf-hipotezo (cxu mi diru mito?)
Jes, prudenta demando. > sur > kiu implicite bazigxas la anoj de la movado por senseksisma lingvo. Ĉu por tiu aserto ekzistas atestaĵo? Ja okazis eksperimentoj por kontroli ĉu homoj perceptas supozende neŭtralajn morfemojn kiel ne-seksindikajn. Mi legis unu tian raporton, laŭ kiu la eksperimentatoj perceptis ilin kiel almenaŭ iom seksindikajn. Sed tiaj atestaĵoj implicas nenion pri la motivoj de la neŭtralismanoj. Iuj de ili diras ke ili preferas rajti, sed ne devi, indiki la seksanecon. Sed KIAL ili tion preferas? Ĉu ĉar ili kredas je la influo de la lingva strukturo al la mondperceptado homa? Eble, sed eble ne. Eĉ se iuj tion kredas, certe ne ĉiuj anoj de tiu prefero tion kredas. Ekzistas diversaj eblaj motivoj, ekzemple esprimivama, simplama, precizama, universalecama kaj kontraŭeŭroplingvestrama.
