Respekto? Necesas respekti ankaux la uzon de cxiu lingvo. Mi esperas, ke la 
Grekoj neniam volos trudi al ni, ke "sintagmo" signifu ankaux "Konstitucio", 
cxar tiel estas ilia lingvo.

Sed mi gxenerale konsentas, ke "helena" ne estas plene utila formo. Mi ankaux 
rimarkis, ke ni facile diras "la greka" por "la malnovgreka", dum neniel eblus 
en teksto anstatauxigi "la malnovbulgara" per "la bulgara" (por tiuj, kiuj ne 
scias, la malnovbulgara ne estas obskura arhxaika formo de la bulgara, sed la 
unua skribita slava lingvo, kun abunda literaturo, do aparte grava en kompara 
lingvoscienco; oni gxin ofte nomas ankaux "la malnovslava"). Tio levas la 
demandon, kiu el la du stadioj de la greka lingvo estas plej spontane ligita 
kun la etikedo "la greka".

Kore,

Marc

> Message du 21/08/08 08:28
> De : "Sergio Pokrovskij" 
> A : [email protected]
> Copie à : 
> Objet : re: [revuloj] La malnova greka, la helena kaj Helenjo
> 
> 
> --- On Thu, 8/21/08, mjb0 wrote:
> 
> [...]
> 
> > Por mi "helena" kaj "malnovgreka" estas perfektaj sinonimoj, same
> > bonsonaj kaj uzindaj.
> 
> Tamen la grekoj mem uzas HELEN por paroli pri siaj modernaj lando kaj
> lingvo. Tial uzi HELEN ne estas speciala atentosigno por demonstri
> onian respekton al la grekoj -- eble ecx male, gxi aspektas kiel signo
> de malrespekto (rifuzo al la modernaj grekoj je la kontinueco).
> 
> Mi preferas resti cxe la tradicia GREK.
> 
> -- 
> Sergio
> 
> 
> 
> 
> 
> 
> 
> ------------------------------------
> 
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
> 
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
> 
> 
> 
> 
>

Rispondere a