Por mi "helena" kaj "malnovgreka" estas perfektaj sinonimoj, same bonsonaj kaj uzindaj.
Kore, Marc -------- Dankon Marc, pro la reago kaj la posta diskuto. Mi nur volas komenti pri "same bonsonaj". Cxu oni gxenerale prononcas "malnov-greka" aux cxu fakte "malnof-greka"? Estas iom simila demando kiel tiu al Fernando, cxu li vere prononcas "spontane-a" aux cxu fakte "spontane-ja". Cxu eble la komuna prudento ne uzas "psiĥopatologiistoj", sed laux PIV "psiko-patologoj" (7aOA; en nescienca kunteksto eble "mens-kuracisto"), simple cxar la unua estas malfacile prononcebla? Faru foje etan ludon inter viaj konatoj kaj petu ilin lauxtlegi la frazon de Renato: "Laŭ mistero klarigebla nur fare de psiĥopatologiistoj, la "simplaj" parolantoj devis defendi sian lingvon kontraŭ la homoj, kies tasko estis la defendo de la lingvo." Kiu sukcesos per nur tri klopodoj laux mi jam estas tre bona Esperantisto ;-)) Amike Bernhard
