Je 8/21/08, mjb0:

[...]

> Sed mi gxenerale konsentas, ke "helena" ne estas plene utila
> formo. Mi ankaux rimarkis, ke ni facile diras "la greka" por "la
> malnovgreka", dum neniel eblus en teksto anstatauxigi "la
> malnovbulgara" per "la bulgara" (por tiuj, kiuj ne scias, la
> malnovbulgara ne estas obskura arhxaika formo de la bulgara, sed la
> unua skribita slava lingvo, kun abunda literaturo, do aparte grava
> en kompara lingvoscienco;

Malpli simple.

Estis tjurka popolo "prabulgaroj", kiu parolis tjurkan lingvon
prabulgaran, kiu estas ankoraŭ pli malproksima disde la slava lingvo
(malnov)bulgara, ol la ĝermana lingvo de la frankoj disde la latinida
franca.

Tamen mi ne dirus, ke Slavono, kiu estis la literatura lingvo de la
antikvaj slavoj, estis "la malnovbulgara"; tio estas kiel identigi la
literaturan lingvon germanan (Hochdeutsch) kun la saks(on)a dialekto.

> oni gxin ofte nomas ankaux "la malnovslava"). Tio levas la demandon,
> kiu el la du stadioj de la greka lingvo estas plej spontane ligita
> kun la etikedo "la greka".

Certe estas multe pli ol du formoj.  Jam la modernaj literaturaj
lingvoj estas du; estis la lingvo(j) Homera(j); estis dialektoj kun
siaj literaturaj tradicioj; estis kojneo; estis la Biblia greka de
Septuaginto kaj de la Nova Testamento (juda ĵargono, kiu rimarkeble
diferencis de kojneo); estis la bizancia lingvo mezgreka, kiu gravas
por la ortodoksa liturgio ...

--
Sergio

Rispondere a