Russ Williams skribis:

> Versxajne ne estas oficiala konvencio.  Mi jxus sercxis en PMEG (eldonita
> kiel "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", ne "Plena manlibro de
> Esperanta gramatiko") kaj rimarkis nekonsekvencajn ekzemplojn:
> 
> p.87: "la Mediteranea maro"; "la Atlantika oceano"
> p.373: "la Pacifikan Oceanon"
> p.514-515 (titoloj de libroj) "Parnasan Gvidlibron", "Cxu vi kuiras cxine?"

Jes. Tio estas intenca. La ekzemploj en PMEG montras diversajn uzojn.
Efektiva regulo ne ekzistas.

Cetere tute povas esti, ke iuj uzas diversajn principojn por titoloj
kiel "Parnasa Gvidlibro" kaj "Chu vi kuiras chine?". Tiuj du
titoloj ja estas iom malsamaj laukaraktere.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a