2008/10/1 Cyprych Sebastian <[EMAIL PROTECTED]>: > Pollando estas la plej ofte uzata. Polujo estas same bona, do mi gxin > priskribis kiel sinonimo. > Polujo estas evitinda, tamen foje uzata kaj mi sendas leganton al difino cxe > Pollando.
Mi tute malkonsentas ke Polujo estas evitinda! Kial vi asertas tion, precipe kiam vi JXUS skribis ke "Polujo estas same bona"? La -ujo-landonomoj estas ne nur bonaj sed Fundamentaj (do lauxdifine gxustaj) kaj uzitaj de Zamenhof kaj la aliaj malnovaj Esperantistoj, kaj argumenteble la plej MALevitindaj formoj. (Legu la pensigan interesan libron "Rusoj logxas en Rusujo"... La historio de Esperantaj landonomoj pli interesas ol mi supozis...) amike, Russ
