> > Pollando estas la plej ofte uzata. Polujo estas same bona, do mi gxin > > priskribis kiel sinonimo. > > Polujo estas evitinda, tamen foje uzata kaj mi sendas leganton al difino cxe > > Pollando. > > Mi tute malkonsentas ke Polujo estas evitinda! Kial vi asertas tion, > precipe kiam vi JXUS skribis ke "Polujo estas same bona"?
Dankon Russ. Vi pli bone legas ol mi skribas ;) Mi celis skribi, ke _Polio_ estas evitinda (kion oni povas rimarki en la artikolo). Iel gxi similas al la malsanonomo aux signifas Pol-ion (do, polan ion?). > La -ujo-landonomoj estas ne nur bonaj sed Fundamentaj (do lauxdifine > gxustaj) kaj uzitaj de Zamenhof kaj la aliaj malnovaj Esperantistoj, > kaj argumenteble la plej MALevitindaj formoj. (Legu la pensigan > interesan libron "Rusoj logxas en Rusujo"... La historio de Esperantaj > landonomoj pli interesas ol mi supozis...) Verdire, mi ankaux preferus Polujon, sed Pollando estas historia formo kaj mi timas ke poloj min "formordus" pro uzado de formo Polujo :D -- Sebastian
