la kutimo de revo pri landnomoj estas 1e - en artikolo "iks" estu "iksujo" kun difino "lando ktp" 2e - en aparta artikolo "iksi" estu iksio kun resendo al "iskujo" 3e - neniu formo estas markita kiel evitinda.
pri la unuaj du punktoj vi povas legi sub "http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html#kiukapvorto" en subcxapitro "derivajxoj kun afiksoj". resume: cxar "-io" cxe landnomoj ne estas oficiala afikso, revo ne prezentas "iksio" en artikolo "iks". pri la tria punkto, mi ja scias, ke lastatempe pluraj homoj verkis favore al "-ujo" por landnomoj, sed "-io" restas vaste uzata kaj en si mem ne estas eraro. mi do vidas nenian pravigon por marko de evitindeco cxe "-io"-landnomoj. amike jxeromo
