jxeromo:
>la kutimo de revo pri landnomoj estas
>
>1e - en artikolo "iks" estu "iksujo" kun difino "lando ktp"
>2e - en aparta artikolo "iksi" estu iksio kun resendo al "iskujo"
>3e - neniu formo estas markita kiel evitinda.
>
>pri la unuaj du punktoj vi povas legi sub
>"http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html#kiukapvorto"; en
>subcxapitro "derivajxoj kun afiksoj".  resume: cxar "-io" cxe landnomoj ne 
>estas
>oficiala afikso, revo ne prezentas "iksio" en artikolo "iks".
>
>pri la tria punkto, mi ja scias, ke lastatempe pluraj homoj verkis favore al
>"-ujo" por landnomoj, sed "-io" restas vaste uzata kaj en si mem ne estas 
>eraro.
>  mi do vidas nenian pravigon por marko de evitindeco cxe "-io"-landnomoj.

Mi tute samopinias. Gravas cxefe la kohereco de la verko. Oni prefere sekvu 
la modelojn. Se iam la modelo ne plu tauxgos, estos des pli facile apliki 
la modifon al cxiuj koncernaj artikoloj.

Kore,

Marc



Rispondere a