Jherome: > Bertilo:
>> En la artikolo pri la prefikso au radiko "poli/o" au "polio-" >> aperas la ekzemploj "poliencefalito", "polibulbito", >> "poliencefalito" kaj "polimjelito". En chiu el tiuj okazoj la >> efektiva formo de la "prefikso" estas "poli-", ne "polio-"... > mi konsentas kun via analizo. rimarkon mi havas nur pri la o-ligajxo, per kiu > mi cetere nur ehxas alilokan noton de marc: nome la grekdevenaj afiksoj ofte > havas tian o-ligajxon, kaj gxi emas konservigxi ecx kiam la prefikso igxis > plena > vorto. ekzemple "foto" igxis ordinara vorto, sed oni pli volonte parolas pri > "fotoaparato" ol pri "fotaparato". simile pri "radio" "radioteleskopo > "raditeleskopo"... Mi pensas, ke temas pli ghenerale pri vortoj, kiuj internacie jam finighas per "...o". Ankau "piano" apartenas al tiu tipo, sed ghi ne estas Grekdevena. Malofte oni renkontas ekzemple "pianinstruisto", sed nur "pianoinstruisto". > pli nove "video" ankaux hezitigas inter "video-" "vide-" kaj > ecx "vid-" (kun asimilo kun esperanta "vid") kunmetajxoj. do ne estus > surprize, > ke pli faka "poli(o)-", se gxi iel ricevus propran ekziston, ankoraux ne klare > stabiligis sian formon. Jes, stabiligho estas plia faktoro. Ja povas esti, ke temas pri du malsamaj prefiksoj: "poli-" kaj "polio-", kiuj havas precize la saman signifon kaj uzokampon. Ili do estas sininomoj, kiuj havu du apartajn artikolojn, simile kiel KOMPUTOR/ kaj KOMPUTER/ traktigu en du apartaj artikoloj. Sed se estas uzataj jen "poli...", jen "polio...", eble fare de la samaj personoj, tiam oni povas suspekti, ke vere temas pri radiko neprefiksa, kiu jen ricevas ligan O-finajhon, jen ne. Povas esti, ke pri tiaj grekdevenajhoj la uzantoj estas simple iom konfuzitaj, ne konsciante klare, kion ili vere uzas. Tian konfuzon oni povas konstati pri "pseudo-", kiu iam ekhavas tute mistere la formon "pseuda", kiam oni faras el ghi A-vorton, kvankam klare temas pri prefiksa radiko, kiu neniam perdas sian "o"-on en prefiksa uzo. Analoga konfuzo regas (almenau en vortaroj) pri sufiksoj kiel "-ologio" kaj "-ologo", che kiuj la vortaristoj ofte imagas, ke la komenca "o" estas O-finajho, kvankam che sufiksoj oni neniam aldonas tian ligan O-finajhon, kaj kvankam che tiuj du sufiksoj la komenca "o" neniam ajn mankas (en efektivaj Esperantaj kunmetajhoj). Certe neniu uzus "esperantlogio" au "etimlogio". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
