Jheromo skribis:

 > "polio-" bezonas enordan defendon, se gxi restu en revo.

Jes.

En la artikolo pri la prefikso au radiko "poli/o" au "polio-"
aperas la ekzemploj "poliencefalito", "polibulbito",
"poliencefalito" kaj "polimjelito". En chiu el tiuj okazoj la
efektiva formo de la "prefikso" estas "poli-", ne "polio-". Mi
tamen pensas, ke ofte temas efektive pri "polio-", certe en
"poliomjelito", kiu tian formon havas en sia aparta artikolo.

Se vere temu pri prefikso (chu oficiala, chu neoficiala) ghi
devas havi ian definitivan formon, kiu au inkluzivu tiun "o", au
ghin ne inkluzivu. Se la formo estu "poli-", tiam _ne_ eblos
lauplache aldoni "o". Tian ligan (libervolan) "o"-finajhon oni ne
uzas post prefiksoj, sed nur post ordinaraj radikoj.

Se estu "poli/o" kun lauplacha uzo de ekzemple "polimjelito" au
"poliomjelito", tiam POLI/ estu klasita kiel radiko, ne kiel
prefikso. Kaj en tia okazo "poliomjelito" estu registrita kiel
efektiva kunmetajho en ReVO, ne kiel aparta radiko.

Se oni elektos rigardi "poli(o)-" kiel nuran etimologiajhon, tiam
ghia formo rajtas varii. Tiam neniaj postuloj pri Esperanta
reguleco estas bezonataj. Sed en tia okazo ghi tute ne havu
apartan artikolon en ReVo. Tiajn artikolojn havu (mi supozas) nur
tiaj neoficialaj afiksoj, kiuj havas fiksitan formon, kaj kiuj
kondutas kiel efektivaj afiksoj en Esperanto.

Do, necesas decidi, chu tia "poli(o)" estas radiko POLI/, au
prefikso POLI-, au prefikso POLIO- au eble nura etimologia
radikparto, kiu estas jen "poli...", jen "polio...". Poste la
diversaj artikolo estu aranghitaj lau tiu elekto.

Cetere, mencio pri la malsano "polio" aperas ankau en la artikolo
pri "pol/i":

   http://reta-vortaro.de/revo/art/pol1.html

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a