Bertilo:
>Jherome: > > > Bertilo: > > >> En la artikolo pri la prefikso au radiko "poli/o" au "polio-" > >> aperas la ekzemploj "poliencefalito", "polibulbito", > >> "poliencefalito" kaj "polimjelito". En chiu el tiuj okazoj la > >> efektiva formo de la "prefikso" estas "poli-", ne "polio-"... > > > mi konsentas kun via analizo. rimarkon mi havas nur pri la o-ligajxo, > per kiu > > mi cetere nur ehxas alilokan noton de marc: nome la grekdevenaj afiksoj > ofte > > havas tian o-ligajxon, kaj gxi emas konservigxi ecx kiam la prefikso > igxis plena > > vorto. ekzemple "foto" igxis ordinara vorto, sed oni pli volonte > parolas pri > > "fotoaparato" ol pri "fotaparato". simile pri "radio" "radioteleskopo > > "raditeleskopo"... > >Mi pensas, ke temas pli ghenerale pri vortoj, kiuj internacie jam >finighas per "...o". Ankau "piano" apartenas al tiu tipo, sed ghi >ne estas Grekdevena. Malofte oni renkontas ekzemple "pianinstruisto", >sed nur "pianoinstruisto". Koncerne "poli-" kaj "polio-" certe efikis en naciaj lingvoj la timo miksi ambaux prefiksojn. Oni do konservis la ligvokalon cxe "polio-" (griza), kio versxajne respegulas ankaux la grekan manieron kunmeti, sed ne aldonis gxin en "poli-" (multo), kie gxi cxiuokaze ne estis etimologie pravigebla. Sxajnas al mi, ke la ekzemploj donitaj de Sebastian estas cxiuokaze malgxustaj: li ja etikedas "polimjelito" kiel PIV-a, kio estas malvera. PIV enhavas "polio/mjelito" kaj la fina o de la "prefikso" ne estas forigebla, same kiel tiu de "bio-" aux simila. Kore, Marc > > pli nove "video" ankaux hezitigas inter "video-" "vide-" kaj > > ecx "vid-" (kun asimilo kun esperanta "vid") kunmetajxoj. do ne estus > surprize, > > ke pli faka "poli(o)-", se gxi iel ricevus propran ekziston, ankoraux > ne klare > > stabiligis sian formon. > >Jes, stabiligho estas plia faktoro. Ja povas esti, ke temas pri >du malsamaj prefiksoj: "poli-" kaj "polio-", kiuj havas precize la >saman signifon kaj uzokampon. Ili do estas sininomoj, kiuj havu du >apartajn artikolojn, simile kiel KOMPUTOR/ kaj KOMPUTER/ >traktigu en du apartaj artikoloj. > >Sed se estas uzataj jen "poli...", jen "polio...", eble fare >de la samaj personoj, tiam oni povas suspekti, ke vere temas pri >radiko neprefiksa, kiu jen ricevas ligan O-finajhon, jen ne. > >Povas esti, ke pri tiaj grekdevenajhoj la uzantoj estas simple >iom konfuzitaj, ne konsciante klare, kion ili vere uzas. Tian >konfuzon oni povas konstati pri "pseudo-", kiu iam ekhavas tute >mistere la formon "pseuda", kiam oni faras el ghi A-vorton, >kvankam klare temas pri prefiksa radiko, kiu neniam perdas >sian "o"-on en prefiksa uzo. > >Analoga konfuzo regas (almenau en vortaroj) pri sufiksoj kiel >"-ologio" kaj "-ologo", che kiuj la vortaristoj ofte imagas, >ke la komenca "o" estas O-finajho, kvankam che sufiksoj oni >neniam aldonas tian ligan O-finajhon, kaj kvankam che tiuj >du sufiksoj la komenca "o" neniam ajn mankas (en efektivaj >Esperantaj kunmetajhoj). Certe neniu uzus "esperantlogio" >au "etimlogio". > >-- >Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> > >------------------------------------ > >retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [EMAIL PROTECTED] > por malaboni: [EMAIL PROTECTED] > administranto: [EMAIL PROTECTED] > >URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > >
