> -- Renato --
> ... oni prudente
> kaj ne rapid-urgxe (por ne diri "haste") antauxeniru pri
> registrado de io, kies statuso estas pridubata.

Sed tiam oni devus demandi cxe tiu cxi listo cxu estas
iuj duboj/kontrauxoj pri aldono de ajna artikolo,
derivajxo kaj ecx senco.

Cxu ne pli kongruas kun ideo de komuna redaktado la nuna
stato: aldoni - diskuti - sxangxi/forigi?
Ja cxiu de vi (krom forigo de artikolo) povas sxangxi gxin.
Cxu oni ne korektas jam ekzistantajn difinojn, tradukojn ktp.?

Mi ne diras ke cxiu aldonu cxion nepripensite (cxar aliaj
korektos cxiun fusxon) sed ke oni ne diskutu _anstatux_ redakti.
Ne komprenu tion ke oni _ne diskutu_ nek ke mi ne fusxis
kaj akuzas vin je trodiskutemo.

Amike

--
Sebastian

Rispondere a