En ReVo aperas kaj euxkaristio kaj euxhxaristio, supozeble ambaux oficialiaj vortoj [2OA]. Versxajne "euxhxaristio" aldonigxis tie: http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/historio.pl?art=euxkar&r1=1.5&r2=1.6 2001/04/19 17:18:29
Sed http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html montras nur "euxkaristio", ne "euxharistio." (Kontraste kun, ekzemple, kaj hxirurgio kaj kirurgio, kiuj ambaux estas en 8OA.) Mi ne trovas "euxhxaristio" en miaj paperaj vortaroj inkluzive de PIV2002. http://tekstaro.com/serchi/ rivelas nur unu "euxhxaristi", en artikolo de "Monato", dum estas 9 "euxkaristi", inkluzive kelkaj en frua literaturo. Google montras ege pli multajn k-formojn ol hx-formojn de la vorto. Mi scias ke estas ia akademia manio sxangxi hx al k en vortoj. Sed sxajnas ke eble oni missupozis ke euxkaristio estis tiaj hx-vorto kaj retroe kreis hx-version responde al la k-versio...? Aux ne? Cxu estas etimologia kialo argumenti por "euxhxaristio"? Se jes, cxu tamen ne tauxgas sxajnigi ke la hx-formo estas en 2OA se gxi efektive ne estas? Aux "euxhxaristio" efektive estas en 20A, kaj la akademia retejo (kaj paperaj vortaroj) havas eraron? amike, russ
