Luiz Portella skribis:

>  -- Bertilo Wennergren skribis:
>> Luiz Portella skribis:
>>
>>> akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/ ne
>>> estas fidinda fonto. Verŝajne oni ankoraŭ ne
>>> kontrolis la informojn en ĝi.
>> Kial vi pensas tion?
> 
> mmm, pro iuj misoj kiam oni esploras pri BRO.

Chu vi povas rakonti pri tiuj misoj? Eble mi povas
ilin korekti.

>>> Preferinde uzu libron el AdE.

>> Tia libro ne ekzistas (ankorau).

> Mi ne celis Akademia Vortaro, tamen la Aktojn de 
> la Akademio.

La Aktoj de la Akademio kovras nur la Aldonojn 7a
kaj 8a. Pli fruaj aktoj ne estas haveblaj en libra
formo plu. Nu, en iuj bibliotekoj oni povas trovi
ilin. Mi mem havas nur fotokopiojn.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a